show episodes
 
Loading …
show series
 
La historia aŭ ĉu eble estonta maniero vojaĝi transatlantike Dum jarcentoj la nura vojaĝmaniero transatlantika aŭ ĝenerale transoceana estis la ŝipo. Tiaj ŝipoj estas ne kompareblaj kun la nuntempaj krozŝipoj aŭ plezurŝipoj, sed pri ŝipoj konstruataj por transoceana vojaĝado. Estas multaj historioj rakontindaj pri la temo, do eĉ se ni kelkajn nur s…
 
De Saljut I ĝis Tiangong – homa loĝado en la orbito Post la atingo de la luno la du pioniraj nacioj de kosmoveturado komencis provi loĝigi homojn en la orbito. Tio utilis por havi sciencajn ekkonojn pro medicino, materialscienco, la tero, la suno kaj la universo. Ni rakontas la historion de kosmostacioj de la komenco ĝi nun. Ni trasaltas la ISSn ĉa…
 
La reguloj eksterteraj Jam ekde pli ol 60 jaroj homoj sendas objektojn al la kosmo. Intertempe estas sufiĉe multe da trafiko sur la gravaj orbitoj. Sed kiaj estas la reguloj kaj la leĝo en la kosmo. Ĉu ĉiu rajtas fari tie ĉion ajn. Ni parolas pri la kontraktoj el kiu konsistas nun la kosma leĝo, pri la disputoj kaj pli aliaj kuriozaĵoj de kosma leĝ…
 
Kiel lingvoinstruado povas helpi kaj malhelpi la lingvolernadon La lingvoinstruado en la pasintaj jardekoj ŝanĝiĝis. Nuntempe por multaj ne plu la gramatiko kaj la formalaĵoj sed la komunikado kaj uzo de la lingvoj gravas. Ni parolas pri la graveco de lingvoj por homo kaj pri la metodoj kaj spertoj de individua lingvoinstruado kun nia gasto en tiu …
 
Malsano pro cikatroj en la cerbo Malofte ni traktas medicinajn temojn. Ne ĉar ni ne interesiĝas pri medicino sed simple, ĉar estas temo, pro kiu ni ne povas kompetente paroli kaj ne volas riski paroli stultaĵojn. Des pli ni ĝojas, ke ni povis fari tiun ĉi epizodon kun neŭrologino, kiu klarigas al ni, kio estas multloka sklerozo. Kiaj estas la simpt…
 
Malgranda sed grava lando meze de okcidenta Eŭropo Ĉiuj scias pri Svisio aŭ Svislando. Sufiĉe multaj intermiksas ĝin kun Svedio. Svislando estas lando meze de okcidenta Eŭropo. Tamen ĝia historio kaj ĝia nuntempa rolo estas speciala. Ĝi havas kvar oficialajn lingvojn. Ĝi ne estas membro de Eŭropa Unio, do ankaŭ havas sian propran valuton, malkiel l…
 
Muzikilo manludata aŭdebla en la tuta urbo Multaj konas la sonorilarojn sur ĉefa placo de urboj, kiuj ludas ĉiuhore ian melodion de turistoj scivoleme atendatan. Malmultaj scias, ke ankaŭ ekzistas tiaj sonorilaroj, kiuj estas fakte mane ludataj fare de muzikisto. Ni parolas kun sonorilaristo, kiu rakontas al ni pri tradicia arto ludi muzikon aŭdebl…
 
Interparolo pri demono kiu tagmeze malhelpis la monaĥojn pri ilia strebado Nia gasto science pristudis la literaturon kiujn la fruaj monaĥoj verkis pri la plej perfekta strebado al dio. La tagmeza demono estis grava malhelpo en tiu strebado. Kio tiu demono estas kaj kiel ĝi malhelpis la monaĥojn kaj ĉu ĝi ankoraŭ malhelpas al aliaj homoj? Ĉu eĉ al …
 
Multajlingvo en oficiale unulingva lando En Francio ekzistas apud la oficiala franca lingvo multaj aliaj lingvoj parolataj de la homoj. La plejmulto de tiuj regionaj aŭ lokaj lingvoj ne havas oficialan statuson kaj ne estas uzataj en oficialaj kuntekstoj nek instruataj en lernejoj. Nia gasto estas parolanto de la okcitana lingvo kaj agadas por pli …
 
Pri la vivo en grava lando malbone konata Irano estas ofte priparolata lando en la tutmondaj novaĵoj. Ni parolas kun Iranano por ekscii pri la perspektivoj de la lando. Kiaj estas la rilatoj kun la najbaraj landoj – Kia estas la rilato de la popolo kun la registaro. Ĉu Irano estas vizitinda lando kaj ĉu eblas ĝin viziti helpe de Esperanto. Nia gast…
 
Historio de unu el la plej gravaj akvovojoj de la mondo Jam KP076 havis la subtitolon “Unu el la plej gravaj akvovojoj de la mondo”. Antaŭ tri jaroj ni okupiĝis pri la Panama kanalo kiu ligas la Atlantikan kaj la Pacifikan oceanojn. Nun ni venas al alia mondoparto kaj parolas pri la Sueza kanalo, kiu ligas la Atlantikan oceanon tra la Mediteraneo k…
 
Natura fenomeno longe konata tamen mistika kaj iomete timiga Ĉiu jam vidis fulmojn. Kvankam ili povas esti sufiĉe timiga, oni ĝenerale ne tiom multe pensas pri ili. Ni parolas pri tio de kie ili venas kaj kiaj specoj ekzistas. Ĉu vere ekzistas globaj fulmoj. Kio estas koboldoj kaj elfoj. Ligiloj Koboldoj Eblaj globaj fulmoj en la video https://www.…
 
La scienco de familia historio Homoj ĝenerale interesiĝas pri siaj devenoj. Estas interesa okupo esplori la historion de siaj antaŭuloj. En la nuna tempo ni ekhavis genetikajn metodojn por kaj grandaj datumbazoj por trovi eĉ malproksimajn parencajn rilatojn inter homoj. Nia gasto pri tiaj aferoj proprainterese okupiĝas kaj kun ni parolas pri siaj s…
 
Baza infrastrukturo de nia nuntempa socio malofte priparolata Ni parolas kun gasto, kiu profesio okupiĝas pri la retjon, kiuj liveras al ni nian ĉiutage bezonatan elektran energion. Kiel funkcias tiaj retoj · Kiujn specojn de elektro ili transportas · Kiel ili evoluis · Kiel oni vivtenas ilin. Ligilo Elektra forno por fandi ŝtalan rubaĵon…
 
Ebla vojo al pli moderna kopirajto Dum la pasintaj jardekoj la cirkonstancoj de la kopirajto draste ?an?i?is. Anta?e estis nur bone ekipitaj eldonejoj, diskpresejoj kaj elsendostacioj kun grandaj bu?etoj, kiuj havis la teknikajn eblojn grandskale kopii verkojn. Nuntempe plimalpli ?iuj havas la eblon kopii kaj tutmonde disvastigi enhavojn. Tio estas…
 
Podia diskuto dum IJK 2018 pri la kongresa temo En la pasintaj jardekoj la socia percepto de genro kaj sekso ?an?i?is. Tio levas e? pli da demandoj pri egaleco. La egaleco de viroj kaj virinoj estas nur parte atingita, pri rajtoj de homoj kiuj ne difinas sin la? la duuma vira/virina skemo oni nur malofte parolas. Dum la IJK 2018 en Badajoz okazis t…
 
Loading …

Quick Reference Guide

Copyright 2021 | Sitemap | Privacy Policy | Terms of Service
Google login Twitter login Classic login